Lingvon oni lernas por utiligi ĝin. La uzado en sciencaj kaj
profesiaj kampoj tamen postulas – krom la entuziasmo – ankaŭ terminarojn
kaj fakajn esprimojn.
Antaŭ ol verki iun ajn sciencan aŭ fakan artikolon oni devas
konatiĝi kun la jam ekzistantaj terminoj, fakaj esprimoj kaj
parolturnoj. Nia biblioteko STEB intencas helpi ĝuste en tiu tereno.
Ĉe "Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko", STEB estas
kolektataj Esperantlingvaj teknikaj kaj natursciencaj artikoloj, verkoj
kaj elektronikaj libroj - en formatoj pdf, html, doc, epub, kaj aliaj.
Legu pli en:
http://www.eventoj.hu/steb/