Páginas

domingo, 29 de abril de 2012

Mesaĝo de Brazilano al la Mondo


Bonvolu voĉdoni por ke Esperanto aperu en Rio+20: http://datewithhistory.com/en/vote/#!/media/10950. Por voĉdoni klaku sur la vorton "Vote" apud la steleto. Ĝia koloro flaviĝos. Dankon!

domingo, 12 de fevereiro de 2012

Libro pri Fiziko - jam estas preta la 3-a ĉapitro

Walter Bernard, ano de la Esperanto Klubo Sudtirolo verkas libron pri Fiziko kaj petas al la esperantistoj fizikistoj bonvolu legi ĝin kaj sendi opiniojn kaj eventualajn korektojn. 
Eblas jam elŝuti la lastan version en la paĝaro de Esperanto Klubo Subtirolo

domingo, 5 de fevereiro de 2012

Esperanto en Rio+20

"UEA kaj ĝia junulara sekcio TEJO estas aktivaj sur la "vojo al Rio". La unua paŝo estis farita jam septembre en Bonn, kie kvinpersona delegitaro de UEA sukcesis akceptigi amendon en la projekto de la 64-a NRO-konferenco de UN favore al lingvaj rajtoj kaj kultura diverseco, eĉ kun propono konsideri la potencialon de neŭtrala internacia lingvo "

Oficiala ret-paĝo de RIO+20: http://www.uncsd2012.org/rio20/
Portugala ret-paĝo de RIO+20: http://www.rio20.info/2012/
UEA-standoj dum Rio'92 (junio 1992 - Aterro do Flamengo /RJ)
Okaze de Rio'92 (UNCED' 92), Universala E-Asocio havis du standojn, kie esperantistoj el diversaj brazilaj urboj (Rio, Brasília, Maceió, k.a) kaj kelkaj vizitantoj el aliaj landoj deĵoris tie, disdonis milojn da 7-lingva-flugfolioj "Kial Esperanto?" (mi ankoraŭ havas ekzempleron), eksponis librojn, gazetojn kaj aliajn esperantaĵojn kaj ankaŭ partoprenis la diskutojn de la NROj. (Mi kredas, ke ie mi havas kopion de la dokumento, en kiu ni sugestas, ke Esperanto estu pontolingvo da la Neregistaraj Organizoj). 
Laŭ mia memoro partoprenis la agadon: BEL, Bona Espero, Asocio Esperantista de Rio de Ĵanejro, Alagoana Asocio de Esperanto (en la foto mi sidas ĉe la tablo) kaj aliaj Asocioj/grupoj/individuoj. 
La organizado kaj kontakto kun UEA estis faritaj de Ursulla kaj Giuseppe, kiuj kalkulis ankaŭ kun la valorega helpo de nia karmemora samideanino May Bijeleveld. 

Libroj pri Kemio

En Esperantio estas jam pluraj sciencaj libroj. En mia biblioteko estas kelkaj pri Kemio: Molekuloj; La Fundamento de Elektrokemio kaj Elektrodeponado; Angla-Esperanta Kemia Vortaro kaj Vivo de Pierre Curie, kies kovrilon mi ne havas por montri. 
Antaŭ multaj jaroj mi legis pri Kemiaj Lernolibroj eldonitaj en Usono. Ŝajnas al mi, ke la eldonkvanto ne estis granda. 
Pri la libro "Molekuloj" legu en mia blogo esperantomaceio: http://esperantomaceio.blogspot.com/2011/02/livro-moleculas-libro-molekuloj.html


                                                   

terça-feira, 3 de janeiro de 2012

KOMENCO

LA IDEO ESTAS DISKONIGI INFORMOJN PRI LA SCIENCOJ DE LA NATURO: BIOLOGIO, FIZIKO KAJ KEMIO.
MI STUDIS BIOLOGION EN LA UNIVERSITATO FEDERA DE ALAGOAS (UFAL) EN LA JAROJ 1977-1979 KAJ 1981-1983. KEMION MI STUDIS EN LA UNIVERSITATO FEDERA DE CEARÁ (UFC) EN LA JAROJ 1980-1981 (LA KURSO ESTIS INTENSA DUM 18 MONATOJ KUN LECIONOJ MATENE, POSTTAGMEZE KAJ VESPERE). TIE MI LERNIS ANKAŬ ESPERANTON EN LA KUTURDOMO DE UFC .
EN LA JARO 1984 MI STUDIS EKOLOGION EN LA NACIA INSTITUTO DE ESPLOROJ DE AMAZONIO (INPA) EN LA POSTGRADA KURSO. MI HAVIS LA OPORTUNON GVIDI BAZAN E-KURSON POR GESTUDENTOJ.
EN 1985 MI LERNIS KELKAJN LERNOBJEKTOJN EN LA POSTGRADA KURSO DE LA UNIVERSITATO DE SÃO PAULO, EN LA URBO SÃO CARLOS (EESC-USP). TIE MI GVIDIS BAZAJN E-KURSOJN.