Páginas

domingo, 19 de fevereiro de 2012

Ĉarto de la Tero en 100 lingvoj inkluzive Esperanto



POR LA SUBTITOLOJ VI POVAS ELEKTI LA LINGVON MALDEKSTE.

Asocio de Verduloj Esperantistaj - AVE


Pri la Asocio de Verduloj Esperantistaj:  Medioprotektado, Paco, Homaj kaj Bestaj Rajtoj, sociala kaj medioafabla Tutmondiĝo. Vizitu la paĝaron:  AVE

domingo, 12 de fevereiro de 2012

Libro pri Fiziko - jam estas preta la 3-a ĉapitro

Walter Bernard, ano de la Esperanto Klubo Sudtirolo verkas libron pri Fiziko kaj petas al la esperantistoj fizikistoj bonvolu legi ĝin kaj sendi opiniojn kaj eventualajn korektojn. 
Eblas jam elŝuti la lastan version en la paĝaro de Esperanto Klubo Subtirolo

domingo, 5 de fevereiro de 2012

Esperanto en Rio+20

"UEA kaj ĝia junulara sekcio TEJO estas aktivaj sur la "vojo al Rio". La unua paŝo estis farita jam septembre en Bonn, kie kvinpersona delegitaro de UEA sukcesis akceptigi amendon en la projekto de la 64-a NRO-konferenco de UN favore al lingvaj rajtoj kaj kultura diverseco, eĉ kun propono konsideri la potencialon de neŭtrala internacia lingvo "

Oficiala ret-paĝo de RIO+20: http://www.uncsd2012.org/rio20/
Portugala ret-paĝo de RIO+20: http://www.rio20.info/2012/
UEA-standoj dum Rio'92 (junio 1992 - Aterro do Flamengo /RJ)
Okaze de Rio'92 (UNCED' 92), Universala E-Asocio havis du standojn, kie esperantistoj el diversaj brazilaj urboj (Rio, Brasília, Maceió, k.a) kaj kelkaj vizitantoj el aliaj landoj deĵoris tie, disdonis milojn da 7-lingva-flugfolioj "Kial Esperanto?" (mi ankoraŭ havas ekzempleron), eksponis librojn, gazetojn kaj aliajn esperantaĵojn kaj ankaŭ partoprenis la diskutojn de la NROj. (Mi kredas, ke ie mi havas kopion de la dokumento, en kiu ni sugestas, ke Esperanto estu pontolingvo da la Neregistaraj Organizoj). 
Laŭ mia memoro partoprenis la agadon: BEL, Bona Espero, Asocio Esperantista de Rio de Ĵanejro, Alagoana Asocio de Esperanto (en la foto mi sidas ĉe la tablo) kaj aliaj Asocioj/grupoj/individuoj. 
La organizado kaj kontakto kun UEA estis faritaj de Ursulla kaj Giuseppe, kiuj kalkulis ankaŭ kun la valorega helpo de nia karmemora samideanino May Bijeleveld. 

Libroj pri Kemio

En Esperantio estas jam pluraj sciencaj libroj. En mia biblioteko estas kelkaj pri Kemio: Molekuloj; La Fundamento de Elektrokemio kaj Elektrodeponado; Angla-Esperanta Kemia Vortaro kaj Vivo de Pierre Curie, kies kovrilon mi ne havas por montri. 
Antaŭ multaj jaroj mi legis pri Kemiaj Lernolibroj eldonitaj en Usono. Ŝajnas al mi, ke la eldonkvanto ne estis granda. 
Pri la libro "Molekuloj" legu en mia blogo esperantomaceio: http://esperantomaceio.blogspot.com/2011/02/livro-moleculas-libro-molekuloj.html